|
|
Perigorda Esperantista Grupoprelegoj, ekspozicioj, esperanto-kursoj...17, lotissement de l'aérodrome, FR-24330 BASSILLAC - (33) (0)5 53 54 49 71retejo: http://esperanto-gep.asso.fr - retadreso: esperantoperigord(ĉe)yahoo.fr |
Nuntempe kaj baldaŭ
|
| - Ni enretigis ĉiujn antaŭajn radio-elsendojn
"Saluton!" (kiuj datumis de antaŭ la kreado de nia paĝaro). Vi
nun disponas MP3-formate pli ol unu jaron da esperanto-kursoj por
komencantoj kompletigitaj per raportoj, intervjuoj... Ni proponas al vi rendevuon ĉe la paĝo Nia radio-elsendo "Saluton!" - Ni tre baldaŭ akceptos la faman rusan esperantiston Mikaelo Bronstein. Li estas verkisto pri kanzonoj, poemoj, romanoj, teatraĵoj... kantas akompanante sin per gitaro. Li estos invitita de la liceo Bertran de Born (Perigozo) vendredan posttagemezon la 18an de januaro kaj ĝis dimanĉa mateno la 20a invitita de la Perigorda Esperantista Grupo. Kontaktu nin por partopreni. |
Antaŭe... |
| -
Novembro 2012: ni akceptis la rusan esperantistinon Svetlana Smetanina. Vi povos legi la
artikolon en la Informilo n-ro 90. Kontaktu
nin por ĝin ekhavi. - Septembro 2012: esperanto-kursoj rekomenciĝis en Trélissac, Périgueux, Ribérac, Saint-Antoine d'Auberoche... ... vidu la lokojn kaj horojn proponitajn ĉe la paĝo "niaj kursoj". - Sep membroj de la Perigorda Esperantista Grupo partoprenas, de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto 2012, la Universalan Kongreson, kiu ĉi-jare okazas en Hanojo. Ili rakontis en la septembra informilo: Informilo n-ro 89. Por ekscii plie pri la universalaj kongresoj: http://www.uea.org/kongresoj/uk_2012.html - 9an de junio 2012 : nia ĝenerala asembleo okazis en Trélissac. - 26an de marto 2012: jen artikolo en la ĵurnalo Sud Ouest okaze de la eldono de nia nova informilo. - 8an, 9an kaj 10an de februaro 2012: okazis kurso por malkovrigi esperanton al ok gelernantoj el gimnazio el Fribourg (Svislando). - 20an de januaro 2012: epifania platkuko en Trélissac. - komence de 2012: la urba informilo de Périgueux proponas tre belan artikolon pri esperanto kaj la agadoj de nia grupo. 2011
- 23an-26an de oktobro 2011 : vizito
en Perigordo de Trevor Steele, aŭstralia aŭtoro en esperanto.- septembro kaj oktobro: la esperanto-kursoj rekomencis: vidu kie, kiam kaj kiel... - 6a de oktobro 2011: anonco de debato pri "Esperanto en okcitana regiono", gvidata de Charles Carrey, Jacme Surpas kaj Ginette Lafaye. - 6a de septembro kaj 15a de oktobro 2011 : duobla naskiĝdatreveno (2×99 jaroj) en la grupo de Le Fleix. - 23an-30an de julio 2011, en Kopenhago: 96a Universala Kongreso de Esperanto. - junio 2011: kurso por junaj gelernantoj en Allemans. - junio 2011: desegno fare de Stéphanie, kiu lernas esperanton en la lernejo Ferdinand Buisson (Sarlat, gvidanto Maurice Juy). - 22an-26an de aprilo 2011, en Sète: Interasocia Renkontiĝo 2011 pri Esperanto ĉe Mediteraneo. - 25an-26an de aprilo 2011: vizito en Perigordo de 4 japanaj esperantistinoj. - diversaj artikoloj en la gazetaro dum januaro 2011. - 14an de januaro : nia epifania platkuko en Trélissac. 2010
- 15an de decembro 2010: nia Zamenhofa
Tago en Gironde.- de la 26a de novembro ĝis la 18a de decembro 2010: ekspozicio pri Esperanto en Ribérac kaj intervjuo de Jean-Claude Martin kaj Charles Carrey fare de Radio Liberté (96,1 MHz, Ribérac, Dordogne, Francujo). - 18an kaj 21an de oktobro 2010: "Dordogne Libre" dediĉas al ni du artikol(et)ojn. |




![]() |
Kun grandaj plezuro kaj honoro nia grupo akceptis dum tri tagoj la aŭstralian verkiston Trevor Steele. Lundon la 24an de oktobro, vizitinte Lascaux-II-on kaj Sarlat-on, Trevor gvidis esperantlingve, en Perigozo kaj antaŭ 40 ĉeestantoj, prelegon pri Aborigenoj, samtempe tradukatan al la franca por la ne-esperantoparolantoj. Trevor pasigis la tutan mardon en Ribérac, kie li partoprenis esperanto-kursojn. Merkredon akceptis lin la urbestro de Perigozo, Michel Moyrand, kiu tiuokaze subskribis la peticion "esperanto en abiturekzamenon". Trevor poste vizitis la perigozan gaŭlo-romian muzeon Vésunna, kaj denove renkontiĝis kun esperanto-gelernantoj el la departemento. Koran dankon al Trevor pro lia afableco kaj lia tre granda engaĝiĝo dum lia tuta tre densa vizito! |
||
| Vi povas
aŭskulti la prelegon de Trevor Steele en Perigozo (24an de oktobro
2011): uzu la ĉi-apudajn ilojn. Vi ankaŭ povas elŝuti la du partojn de la prelego: dekstralklaku la ĉi-subajn ligilojn. prelego de Trevor Steele (1/2 - 13,3 MB) prelego de Trevor Steele (2/2 - 16,4 MB) |
Prelego de Trevor Steele en Perigozo : 1a parto (58 min 08 s) Prelego de Trevor Steele en Perigozo : 2a parto (71 min 43 s) |
![]() |
![]() |
| Yves Rouzic,
neesperantista perigordano, kiu bone konas aborigenan kulturon kaj
pentras inspiriĝante per ilia stilo, montras unu el siaj diĝeriduoj al
Trevor. |
Trevor
prelegas... |
![]() |
![]() |
| ...
montras... |
kaj Charles
tradukas. |
![]() |
![]() |
| Ĉe restoracio en Sarlat. |
Monique laŭvorte "trinkas" la Trevorajn parolojn! |
![]() |
![]() |
| Trevor
partoprenis kursojn en Ribérac... |
... en tre
ĝoja etoso. |





![]() |
Ĉi-dekstre,
En Sud Ouest de la 25a de januaro 2011 La "Piedirulo" de Sarlat anoncas venontajn tradukojn de "La sekreto de la arbaro de Lascaux" |
![]() |



| Ni
elektis tiun tagon por liveri trajne al niaj geamikoj de Gironde (apuda
departemento) kelkajn ekzemplerojn de "La sekreto de la arbaro de
Lascaux". Joël Lajus kaj lia edzino akceptis nin tre afable... Ĉi-apude, Maurice Juy legas la albumon en la trajno. Claude Labetaa |
![]() |



|
||||||
![]() |
![]() |