Bizono kaj stelo

Perigorda Esperantista Grupo

prelegoj, ekspozicioj, esperanto-kursoj...
17, rue Pierre Clostermann, FR-24330 BASSILLAC      -      (33) (0)5 53 54 49 71
retejo: http://esperanto-gep.asso.fr     -     retadreso: kontakto(à)esperanto-gep.asso.fr
esperantista flageto
en français

Diversaj dokumentoj, tradukaĵoj...


Titolo
Verkisto
Priskribo
Formo kaj grandeco
Esperantaj_nomoj_de_birdoj_de_Okcidenta_Palearkto
(Nova)
Thierry Tailhades
Esperantaj nomoj de la birdoj de Okcidenta Palearkto, ankaŭ en la latina, la franca kaj la angla.
Ni ege gratulas la aŭtoron Thierry Tailhades [Tjeri Tajad'], esperantisto el Liono, Francio, pro lia tre valora laboro kaj varme dankas lin pro lia konsento pri la enretigo de tiu dosiero.
pdf-dosiero
(167 KB)
La Damno de Sankta Guynefort
(Nova)
Eugène Le Roy
esperantigita de
Jacques Ravary
Novelo verkita de Eugène Le Roy en 1901 sub la titolo "La Damnation de Saint Guynefort", esperantigita de Jacques Ravary.
Eugène Le Roy ironias pri la impono al siaj paroĥanoj de falsa pastro en la regiono de Hautefort (Perigordo).
pdf-dosiero
(155 KB)
La Krio de la Silento
(Nova)
Patrick Salinié
esperantigita de
Claude Labetaa
Traduko de "Le Cri du Silence", novelo verkita de Patrick Salinié (24200 Saint-André d'Allas, Francio) pri la terura veturado de migrantoj trairantaj la maron kaj la debatoj estigitaj de ilia akcepto.
Ni varme dankas al Patrick, kiu permesis, ke ni enretigu lian kortuŝegan tekston.
html-paĝo
12 krucvortenigmoj
(Nova versio reviziita de Magdaléna Feifičová)
Claude Labetaa
Odette Jardin
Tiuj 12 krucvortenigmoj (inter ili 3 por komencantoj) jam troviĝas en ĉi tiu retejo, sub interaktiva formo, en la paĝo Ludoj. Plejparto aperis en nia informilo kaj kelkaj en la revuo Esperanto-Info.
La libreto, printebla, celas tiujn, kiuj preferas krajonon kaj frotgumon al komputilo, kaj ankaŭ kursgvidantojn kaj ties gelernantojn.
pdf-dosiero
(1,9 MB)
Metodo 11: ekzercoj
(Nova)
Claude Labetaa Aro da ekzercoj kaj dokumentoj (franclingvaj) rilataj al la lernolibro "Metodo 11" disvendita de Espéranto-France html-paĝo
Konvertilo
(Nova)
Claude Labetaa Reta paĝo ebliganta konverti aŭ rekte tajpi tekston kun ĉapelitaj literoj: ĉ, ĝ...
html-paĝo
Kio estas Esperanto?
Claude Labetaa 5-paĝa prezento de la lingvo, printebla aŭ afiŝebla sur ekrano.
pdf-dosiero
(120 KB)
A4-resumoj de Junulkurso
Claude Labetaa
Ĉiu el la 20 ĉapitroj de la fama Junulkurso estas prezentita per A4-paĝo, kie situas gramatikeroj, resumita teksto kaj esperant-al-franca vortareto pri novuzataj vortoj.
Tiu dosiero celas utili al franclingvaj gelernantoj pri esperanto.
pdf-dosiero
(267 KB)
Ekzercaro pri "Esperanto per rekta metodo"
Claude Labetaa Ekzercaro rilatanta al la lernolibro de Stano Marček « Esperanto per rekta metodo ».
Ĝi celas franclingvajn komencantojn. Memore al Paul Signoret, forpasinta en julio 2017, kiu amike reviziis la ekzercaron.
pdf-dosiero
(221 KB)
Plano de la MAAP
laborgrupo de nia asocio
Traduko de la plano de la Muzeo Arta kaj Arkeologio de Perigordo (MAAP) kiu situas en Perigozo (Périgueux). La origina franclingva dokumento situas en la paĝaro de la muzeo ĉe la adreso http://www.perigueux-maap.fr
pdf-dosiero
(1,67 MB)
PIP
"Pôle International de la Préhistoire"
laborgrupo de nia asocio Traduko de la plano de la t.n. PIP, "Pôle International de la Préhistoire" (Internacia Prahistoria Poluso) kiu situas en Les Eyzies, Dordogne, Aquitaine, France (Dordonjo, Akvitanio, Francio)
pdf-dosiero
(4,28 MB)
Tabelvortoj
Claude Labetaa Tabelo kaj frazekzemploj pri la 45 logikaj vortoj tiel nomataj "tabelvortoj". Memore al Paul Signoret, forpasinta en julio 2017, kiu amike reviziis la paĝon. html-paĝo
Afiŝoj el chiffres-carbone.fr
laborgrupo de nia asocio Afiŝoj el la franca retejo chiffres-carbones.fr tradukitaj de nia grupo al Esperanto.
La afiŝoj, jpg- aŭ png-formataj, informas pri la kontribuo de niaj vojaĝoj kaj manĝaĵoj al la klimata ŝanĝoj.
html-paĝo


Samtempaj nunaj vizitantoj:
Vizitintoj de la 5a de januaro 2016:
Flag Counter