Bizono kaj stelo

Perigorda Esperantista Grupo

prelegoj, ekspozicioj, esperanto-kursoj...
17, rue Pierre Clostermann, FR-24330 BASSILLAC      -      (33) (0)5 53 54 49 71
retejo: http://esperanto-gep.asso.fr     -     retadreso: kontakto(à)esperanto-gep.asso.fr
esperantista flageto
en français

Niaj eldonoj

produktoj kaj aliaj vendindaĵoj...


Bildstria albumo "La sekreto de la arbaro de Lascaux"
far Thierry Félix kaj Philippe Bigotto
esperantigita de la Perigorda Esperantista Grupo


Rakonto "La Tirano, la Liutfaristo kaj la Tempo"
far Christian Grenier
esperantigita de Ange Mateo



La sekreto de la arbaro de Lascaux

Bildstria albumo "La sekreto de la arbaro de Lascaux"

Esperantigita de la Perigorda Esperantista Grupo en 2010

La francaj verkistoj de la origina franca versio, kiu aperis en 1990, estas:
Thierry Félix (scenaro kaj tekstoj) kaj Philippe Bigotto (desegnoj).
Ilia eldonisto estas Dolmen Editions :
10, rue Xavier Vial, fr-24200 SARLAT, dolmen.editions(ĉe)wanadoo.fr.

Ni dankegas ilin pro iliaj bonvolo kaj helpo por la efektivigo de tiu projekto.

Danke al ilia konsento, ni vendas samkondiĉe la esperantlingvajn kaj franclingvajn albumojn.

reta mendilo



La tirano, la liutfaristo kaj la tempo.

Ilustrita rakonto "La Tirano, la Liutfaristo kaj la Tempo"

"Bonuloj, aŭskultu la rakonton
Pri iu Tirano, kiu volis scii
La pensojn de ĉiuj regatoj siaj
Por resti la mastro de ili!"

Esperantigita de Ange Mateo en 2013

La francaj verkistoj de la origina franca versio, kiu aperis en 2003, estas:
Christian Grenier (scenaro kaj teksto) kaj François Schmidt (desegnoj).

Danke al ilia konsento, ni vendas samkondiĉe la esperantlingvajn kaj franclingvajn librojn.

reta mendilo


Botelo al la maro: ĉu vi ŝatus traduki iun el la ĉi-supraj verkoj al via gepatra lingvo?

Tiu tradukado, kompreneble el la esperantlingva versio, konkrete montrus al ĉiuj la rolon, kiun Esperanto povus ludi kiel ponto-lingvo, des pli se via gepatra lingvo estas vaste uzata.
Sed se via gepatra lingvo estas minacata aŭ ne vaste uzata, tio povus esti bona ideo por konigi ĝin.
Tiucele nia grupo pretas tute senpage helpi vin ekhavi la necesajn dosierojn kaj diskuti kun la verkistoj kaj eldonistoj de la francaj originaj versioj, pri la mona kaj konkretaj flankoj.
Do ne hezitu kontakti nian grupon pri tio.

Mendilo

Titolo:
Eventuala asocio aŭ grupo:
FAMILIA NOMO:
Antaŭnomo:
Poŝtadreso kompleta
(kun poŝta kodo, urbo, lando):
Via retadreso:


Albumo
Unuopa prezo
Nombro
Prezo




"La sekreto de la arbaro de Lascaux", esperantlingva 13,00 €
"Le secret des bois de Lascaux", franclingva
13,00 €
"La Tirano, la Liutfaristo kaj la Tempo", esperantlingva
10,00 €
"Le Tyran, le Luthier et le Temps", franclingva
10,00 €




Portempa totalo:
(laŭ la portempa totalo:   10 % se minimume 30 €,   20 % se minimume 100 €) Rabato:
Pagenda sumo (krom sendokostoj):

Al la ĉi-supra pagenda sumo necesas aldoni sendokostojn. Ĉar ili estas tre diversaj laŭ la lando kaj la nombro, bonvolu kontakti nian grupon klakante sur 'Sendi'.
Ni serĉos kune kun vi la plej taŭgan rimedon por liveri aŭ sendi la albumojn.


Eventualaj demandoj, komentoj, proponoj:


Por kontroli, ke vi ne estas roboto,
bonvolu skribi per ciferoj en la ĉi-suba fenestreto
la jenan daton: mil okcent okdek sep.


Ni tre baldaŭ sendos al vi retmesaĝon, por ke vi povu efektivigi vian pagon.

     -     

Atentu! Se vi ne ricevos tre baldaŭ respondon, bonvolu rekte skribi al nia retadreso kontakto@esperanto-gep.asso.fr


 
 

Samtempaj nunaj vizitantoj:
Vizitintoj de la 5a de januaro 2016:
Flag Counter