Bizono kaj stelo

Perigorda Esperantista Grupo

prelegoj, ekspozicioj, esperanto-kursoj...
17, rue Pierre Clostermann, FR-24330 BASSILLAC      -      (33) (0)5 53 54 49 71
retejo: http://esperanto-gep.asso.fr     -     retadreso: esperantoperigord(à)yahoo.fr
esperantista flageto
en français

Aktualaĵoj Kio estas
Esperanto?
(franclingva)
Niaj kursoj:
Kie? Kiam? Kiel?
Nia informilo
"Esperanto Périgord"
Nia radio-elsendo
"Saluton!"
La sekreto de
la arbaro de Lascaux
Aliaj dokumentoj,
tradukaĵoj...
Ludoj
(Nova)
Eksterlernejaj
agadoj

(Nova)
Nin kontakti
Membriĝi
Subteni...
Ligiloj
Ora Libro

La sekreto de la arbaro de Lascaux

Ĉu vi deziras aĉeti la albumon "La sekreto de la arbaro de Lascaux"?

La francaj verkistoj de la origina franca versio, kiu aperis en 1990, estas:
Thierry Félix (scenaro kaj tekstoj) kaj Philippe Bigotto (desegnoj).
Ilia eldonisto estas Dolmen Editions :
10, rue Xavier Vial, fr-24200 SARLAT, dolmen.editions(ĉe)wanadoo.fr.

Ni dankegas ilin pro ilia bonvolo kaj helpo por la efektivigo de tiu projekto.
Danke al ilia konsento, ni vendas samkondiĉe la esperantlingvajn kaj franclingvajn albumojn.

prezento de la albumo kaj papera mendilo (pdf-dosiero, ĉirkaŭ 1 Mb)

reta mendilo

Bildoj pri la 70a datreveno de la malkovro de la groto

Botelo al la maro: ĉu vi ŝatus traduki tiun albumon al via gepatra lingvo?

Tiu tradukado, kompreneble el la esperantista versio, konkrete montrus al ĉiuj la rolon, kiun Esperanto povus ludi kiel ponto-lingvo, des pli se via gepatra lingvo estas vaste uzata.
Sed se via gepatra lingvo estas minacata aŭ ne vaste uzata, tio povus esti bona ideo por konigi ĝin.
Tiucele nia grupo pretas tute senpage helpi vin ekhavi la necesajn dosierojn kaj diskuti kun la verkistoj de la franca origina versio, kaj kun ilia eldonisto "Dolmen Editions", pri la mona kaj konkretaj flankoj.
Do ne hezitu kontakti nian grupon kaj/aŭ la eldoniston pri tio.

Mendilo

Titolo:
Eventuala asocio aŭ grupo:
FAMILIA NOMO:
Antaŭnomo:
Poŝtadreso, kien ni devos sendi la pakaĵon:
Poŝta kodo:
URBO:
Eventuala ŜTATO:
LANDO:
Via retadreso:
Kiom da esperantlingvaj albumoj
"La sekreto de la arbaro de Lascaux":
Kiom da franclingvaj albumoj
"Le secret des bois de Lascaux":

Kiel kalkuli la totalan prezon ?

1) "n" estas la totala nombro (esperantlingvaj kaj franclingvaj) de la albumoj, kiujn vi estas mendanta.
2) la publika prezo de n albumoj estas :  n × 13 eŭroj.
3) se vi reprezentas asocion aŭ grupon, kiu mendas almenaŭ 3 albumojn, nia asocio donacas 10%-rabaton, kiun vi povas elpreni.
4) pro la pakaĵo- kaj sendokostoj, bonvolu aldoni n × 4 eŭrojn (tio estas averaĝa partopreno)
 - krom se vi loĝas en B-zono laŭ la klasifiko de UEA. Tiukaze nia asocio donacas ĉi tiujn kostojn.
 - aŭ krom se la esperantista reto povos liveri al vi senpage (bonvolu kontroli tiun eblecon, ni petas).
5) se vi elektas pagi per kreditkarto kaj sistemo Paypal, bonvolu aldoni 5 % de la totala sumo pro specialaj kostoj.
6) se vi deziras subteni ĉi tiun projekton, vi povas aldoni donacon (nia asocio povos sendi ateston pri via donaco, kiu ebligos malpliigon de via imposto se vi pagas ĝin en Francujo; bonvolu peti tiun ateston en la ĉi-suba tekstujo).
7) se via situacio estas speciala aŭ se vi bezonas pli da informoj, bonvolu skribi en la ĉi-suba tekstujo.

Mi pretas pagi la ĉi-apudan totalan sumon:
 
Mi povos pagi per:
 

Eventuale : demandoj, komentoj, proponoj...


Vi ankaŭ povas respondi al nia "Botelo al la maro", proponante traduki la esperantlingvan albumon al via gepatra lingvo, aŭ helpi nin alimaniere, aŭ tute simple nin saluti amike...


Ni tre baldaŭ sendos al vi retmesaĝon por ke vi povu efektivigi vian pagon.


     -     

Atentu! Se vi ne tre baldaŭ ricevos respondon, bonvolu rekte skribi al nia retadreso esperantoperigord@yahoo.fr
(ni konstatis kelkajn teknikajn problemojn pri la funkcio de la ĉi-supra butono: ni ricevis kelkajn nelegeblajn mesaĝojn, verŝajne el eksterlandoj)

 

Samtempaj nunaj vizitantoj:
Vizitintoj de la 5a de januaro 2016:
Flag Counter