Por malkovri la ceteron de la esperantlingva paĝaro, musklaku sur la ĉi-suba flago... Perigorda Esperantista Grupo / Groupe Espérantiste Périgourdin

La vorto plej longa

Verkinto / auteur : Claude Labetaa ( labetaa.claude@wanadoo.fr )

Pour découvrir le reste du site en français, cliquez sur le drapeau ci-dessous...
esperantista flago Drapeau français
     =     

Serĉu la vorton kiel eble plej longan en Esperanto. Cherchez le mot le plus long en espéranto.

Detaloj pri la vortaro uzata de la programo.



Por trovi la solvojn (la vortojn taŭgajn rilate al la proponitaj literoj), la programo uzas vortoliston, kiun mi preparis.
Mi trovis en la reto vortoliston devenan el PIV. Helpe de kalkultabelo mi unue provis forpreni el tiu listo ĉiujn proprajn nomojn kaj ĉiujn nevortajn morfemojn (plejofte afiksojn).
"Mi provis" signifas, ke la rezulto ne estas 100%-fidinda. Ekzemple mi konstatis, provante la programon, ke kelkaj propraj nomoj ankoraŭ erare troviĝas en la vortolisto. Ankoraŭ restas kelkaj nevortaj afiksoj. Iom post iom mi provos forpreni el la listo ĉiujn netaŭgajn vortojn.
Atentu, ke la vortolisto enhavas nek pluralajn nek akuzativajn formojn, ke la verboj estas nur sub infinitivaj formoj... Ĝi enhavas ĉirkaŭ 40 900 vortojn.
Problemo estas, ke tiu vortolisto estas limigita, kiam la vortfarado en Esperanto estas teorie senlima. Krome, kelkaj vortoj meritus troviĝi en la listo. Ekzemple "ILO" ne troviĝas en la listo ĉar troviĝis nur "IL", nevorta morfemo kiun mi forprenis.
Kion fari? Finfine mi elektis ne mem aldoni vortojn al la listo sed proponi, kiam iu vorto proponita de la ludanto ne estas akceptita de la programo, la intervenon de spertulo aŭ arbitracianto, kies rolo estas taksi ĉi tiun vorton kaj atribui aŭ ne la koncernajn poentojn. Kompreneble, se vi ludas sole, mem taksu vian respondon. Post la interveno de arbitracianto aperos en la kalkulo de la poentoj la mencio "post arbitracio".
Se vi trovas anomaliojn en la vortolisto (ekzemple restantajn proprajn nomojn) aŭ en la disvolviĝo de la ludo, bonvolu informi min retmesaĝe al labetaa.claude@wanadoo.fr. Vi ankaŭ povas proponi konsilojn, helpon... Antaŭdankon pro via helpo.
Bonan ludadon al ĉiuj, amike.

Claude Labetaa



Por malkovri la ceteron de la esperantlingva paĝaro, musklaku sur la ĉi-suba flago... Perigorda Esperantista Grupo / Groupe Espérantiste Périgourdin

La vorto plej longa

Verkinto / auteur : Claude Labetaa ( labetaa.claude@wanadoo.fr )

Pour découvrir le reste du site en français, cliquez sur le drapeau ci-dessous...
esperantista flago Drapeau français