Ĉu
vi deziras malkovri la ceteron de la esperantlingva paĝaro?
La aktualaĵojn, informilojn, radio-elsendojn de la Perigorda
Esperantista Grupo?
Musklaku sur la ĉi-suba flago... |
Aprilo 2012: printempa kursa semajno
en Kastelo
Grezijono |
Souhaitez-vous
découvrir le reste du site en
français ?
Les actualités, bulletins d'information, émissions de radio du Groupe
Espérantiste Périgourdin ?
Cliquez sur le drapeau ci-dessous... |
|
|
Mi salutas ĉiujn
samideanojn, kiujn mi renkontis en Kastelo Grezijono.
- Jen ĉi-sube kelkaj fotoj faritaj dum la printempa staĝo de aprilo
2012. Se vi bezonas kelkajn en pli granda precizeco (pli da bilderoj),
bonvolu skribi al mi retmesaĝe.
- Vi
ankaŭ povas malkovri la ceteron de nia paĝaro (radio-elsendojn,
informilojn, prezentadon de nia albumo "la sekreto de la arbaro de
Lascaux"...) kaj konatigi ĝin
ĉirkaŭ vi kaj en viaj grupoj (tiucele uzu unu el la ĉi-supraj
flag-ligiloj).
- Mi enretigis antaŭ kelkaj semajnoj la radioelsendojn,
kiuj enhavas diversajn intervjuojn faritajn de mi en aŭgusto 2011 ĉe
Grezijono.
- Venontajn semajnojn mi iom post iom enretigos novajn elsendojn,
kiuj enhavos la intervjuojn faritajn dum la printempa staĝo.
- Mi
ankoraŭ ne enretigis la fotojn de aŭgusto 2011, nek la filmojn kun
subtitoloj, kiujn mi montris al kelkaj el vi en Grezijono. Kiam mi
havos sufiĉe da tempo...
- Kaj
jen la adreso de Esperanta Retradio (de la aŭstra esperantisto Anton
Oberndorfer, kiun oni povas gratuli pro lia grandega laboro): http://peranto.posterous.com/
. Mi uzas la sonregistrojn kaj la tekstojn por progresigi pri
aŭdokompreno samtempe min kaj kelkajn el miaj gelernantoj. Aperas tage
po unu sonregistro kaj ties
teksto (multe pli ol ni bezonas!). La sonkvalito kaj la prononcmaniero
de la diversaj partoprenantoj estas tre bonaj. Persone, mi preferas
proponi al komencantoj la tekstojn legitajn de Paŭlo S. Viana, kies
parolmaniero estas sufiĉe malrapida kaj tre klara. Sed ĉiuj
partoprenantoj kaj la tuta paĝaro estas ege interesaj.
- Kaj
por Jannick (kaj eventualaj aliaj personoj, kiuj interesiĝas pri fiziko
kaj kemio), jen ligilo al unu el miaj kursoj, kiun mi provis traduki: redoksaj reakcioj.
Tutkore.
Claude Labetaa (
labetaa.claude@wanadoo.fr)
PS1: kiam vi trovos kelkajn erarojn en
la retejo aŭ la diversaj dokumentoj, bonvolu ne heziti sciigi ilin al
mi. Antaŭdankon.
PS2: se iu foto aŭ komento ĝenas vin,
bonvolu sciigi tion al mi. Mi
(bedaŭre) forprenos ĝin el la paĝaro.
aliaj staĝoj ĉe
kastelo Grezijono...
Ĉu
vi deziras malkovri la ceteron de la esperantlingva paĝaro?
La aktualaĵojn, informilojn, radio-elsendojn de la Perigorda
Esperantista Grupo?
Musklaku sur la ĉi-suba flago... |
Souhaitez-vous
découvrir le reste du site en
français ?
Les actualités, bulletins d'information, émissions de radio du Groupe
Espérantiste Périgourdin ?
Cliquez sur le drapeau ci-dessous... |
|
|