KRUCVORTENIGMO n-ro 06

Kompletigu la ĉi-suban krucvortenigmon per MAJUSKLAJ LITEROJ. Musklaku sur iu nombro en la tabelo kaj tajpu vorton en la tiucela fenestreto.
Por tajpi ĉapelitan literon, musklaku en la fenestreto ĝuste tie, kie vi volas aldoni literon kaj tuj poste musklaku sur la dezirata litero.
Vi povas plurfoje musklaki sur "Helpo" por ke aperu, unu post la alia, la literoj de la vorto. Sed atentu! Ĉiu helpo malplialtigos vian poentnombron.
Vi povas musklaki sur "Kontroli" por kontroli viajn respondojn. Dum kaj fine de la ludo.

Agrablajn serĉadon kaj amuziĝon deziras al vi,
Claude.
1   2    3   4    5   6   7   8   
9     10     11      
12    13       14     
      15      
16   17           
18       19     20   21   
 22     23        
24      25        
  26   27     28     29   
 30         31    

Horizontale:

1. Tiuj aparatoj estas pli kaj pli uzataj por labori aŭ ludi.
9. La malo de ekster.
10. Finaĵo de verbo.
11. Senakva.
12. Ili konsistas el multaj folioj.
14. Altnivela nobel'.
15. Dio de la ventoj.
16. Fino de la vivo.
18. Pronomo por pluraj personoj aŭ objektoj.
19. La du unuaj literoj de la lando de Romo.
20. En iu loko.
22. Nia karega lingvo.
24. Tiu vorteto enkondukas logikan konsekvencon.
25. Akvo-amas' en la ĉielo.
26. Tiu objekt' ebligas la ruladon.
28. La reĝ' de la bestoj.
30. Somera legomo, ĝenerale ruĝa.
31. Plursenca prepozicio uzata ekzemple por precizigi la horon.

Vertikale:

1. Subtera ĉambr'.
2. Nedifinita(j) persono(j).
3. Enkondukas la celon.
4. Plej grava unio en Nordameriko.
5. Finaĵo de verboj.
6. Materialo el haŭto de bestoj.
7. Oni surmetas ilin sur la nazon.
8. Vesto plej ofte vira.
13. Malhelpis la pason.
15. Entrepreno, komerco...
16. Pronomo.
17. Likva graso.
19. Invito al moviĝo, veturo...
21. Du literoj el la nomo de nia kara lingvo: la unua kaj la lasta.
23. Tia, ke oni devas nepre fari ĝin.
24. Donu al mi unu kilogramon ... terpomoj, mi petas.
26. La unua kaj la lasta literoj de "rano".
27. Tenera sent'.
29. Por diri: "mi malkonsentas".