2 - Mi estas certa, ke unu aŭ du sekundoj sufiĉas al vi por rekoni
viajn preferatajn kantistojn.
Ĉu same pri la birdoj? Se vi deziras testi viajn tiutemajn konojn,
unue aŭskultu la sinsekvon de sonregistraĵoj. Je suis
certain qu'une ou deux secondes vous suffisent pour reconnaître vos
chanteurs préférés. En
est-il de même pour les oiseaux ? Si vous souhaitez tester vos
connaissances dans ce domaine, commencez
par écouter la suite d'enregistrements.
Corneille noire
Corvus Corax
Nigra korniko
Tre komuna en ĉiuj niaj kamparoj.
Très commune dans toutes
nos campagnes.
Coucou gris
Cuculus canorus
Griza kukolo
Ĉiuj konas ĝian faman 'kuku, kuku...' sed kiuj vidis ĝin?
Tous connaissent son
fameux 'coucou, coucou...', mais qui l'a vu ?
Etourneau sansonnet
Sturnus vulgaris
Makula sturno
Ĝi posedas plurajn kriojn kaj eĉ kapablas imiti aliajn speciojn.
Il possède plusieurs cris
et est même capable d'imiter d'autres espèces.
Fauvette à tête noire
Sylvia atricapilla
Nigraĉapa silvio
Mi ŝatas ĝian kanton, kiu kelkfoje finiĝas per belaj flutaj notoj.
J'aime son chant, qui se
termine parfois par de belles notes flûtées.
Geai des chênes
Garrulus glandarius
Kverka garolo
Ne agrabla sed tre tipa voĉo.
Une voix peu agréable
mais très typique.
Grimpereau des jardins
Certhia brachydactyla
Ĝardena certio
Ĝi serĉas sian manĝaĵon suprenirante sur la arbotrunkoj. Ĝia voĉo estas
ege akuta, aŭdebla nur de proksime.
Il cherche sa nourriture
en grimpant sur les troncs d'arbres. Sa voix est extrêmement aigüe,
audible seulement de près.
Grive musicienne
Turdus philomelos
Kantoturdo
Mi ŝategas aŭdi ĝin vespere. Ĝi ripetas tri- aŭ kvarfoje la saman
motivon kaj elektas alian. Ĝi ŝatas manĝi la helikojn de mia ĝardeno rompinte la konkon kontraŭ ŝtono.
J'adore l'entendre le
soir. Elle répète trois ou quatre fois le même motif, puis passe à un
autre. Elle aime manger les escargots de mon jardin après avoir cassé la coquille contre une pierre.
Loriot d'Europe
Oriolus oriolus
Ora oriolo
Brila
flavo ĉe la masklo. La femalo estas pli diskreta. Kiam mi estis juna mi
sukcesis altiri unu masklon imitante ĝin sed neniam plu sukcesis poste!
Mi supozas, ke mia nurnura 'viktimo' informis sian tutan idaron...
Jaune
brillant du
mâle. La femelle est plus discrète. Etant jeune, j'ai réussi à attirer
un mâle en l'imitant, mias n'y suis plus jamais arrivé par la suite !
Je suppose que ma seule et unique 'victime' a averti toute sa
descendance...
Merle noir
Turdus merula
Merlo
Vi verŝajne rekonos ĝian kanton kaj poste la bruan fuĝon.
Vous reconnaîtrez
vraisemblablement son chant et ensuite la fuite bruyante.
Mésange bleue
Cyanistes caeruleus
Blua paruo
Tre ofta en niaj arbaroj kaj ĝardenoj. Pli malgranda ol la granda
paruo. Ĝi nestas en arbaj kavoj sed ankaŭ en nestoskatoloj.
Très fréquente dans nos
forêts et nos jardins. Plus petite que la mésange charbonnière. Elle niche dans des cavités
d'arbres mais aussi dans des nichoirs.
Mésange charbonnière
Parus major
Granda paruo
Tre ofta en niaj arbaroj kaj ĝardenoj. Ĝi nestas en arbaj kavoj sed
ankaŭ en nestoskatoloj.
Très fréquente dans nos
forêts et nos jardins. Elle niche dans des cavités d'arbres mais aussi
dans des nichoirs.
Pic vert
Picus
viridis
Verda pego
Tipa 'rido' ofte aŭdata en arbaroj. Ĝi ofte surgrundiĝas por serĉi kaj manĝi formikojn.
'Rire' typique souvent
entendu en forêt. Il se pose souvent à terre pour chercher et manger des fourmis.
Pie bavarde
Pica pica
Verda pego
Ĉiuj konas ĝin kaj ĝian aparte malagrablan voĉon.
Tout le monde la connaît
ainsi que sa voix particulièrement désagréable.
Pigeon ramier
Columba
palumbus
Ringokolombo
Ĝi estas pli kaj pli ofta en niaj ĝardenoj kaj urboj.
Il est de plus en plus
fréquent dans nos jardins et dans nos villes.
Pinson des arbres
Fringilla coelebs
Arbara fringo
Tre komuna specio. La femalo estas malpli bunta.
Espèce très commune. La
femelle est moins colorée.
Pouillot véloce
Phylloscopus collybita
Komuna ĉifĉafo
Dum printempo oni ofte aŭdas en la arbaroj 'ĉif-ĉaf-ĉif-ĉaf'' kaj tial
en la franca oni kromnomis ĝin 'eskudo-kalkulisto': pensu pri riĉulo
kiu kalkulas siajn orajn eskudojn fallasante ilin unu post la alia.
Au printemps on entend
souvent dans les forêts 'tchif-tchaf-tchif-tchaf', c'est pouruqoi on le
surnomme 'le compteur d'écus' : pensez à un riche égrenant ses écus
d'or un par un.
Rossignol philomèle
Luscinia megarhynchos
Suda najtingalo
Ekde aprilo aŭ majo ĝia kanto aŭdiĝas nokte en arbaroj. Oni vidas ĝin
malfacile ĉar ĝi estas ofte kaŝita de branĉaroj.
A partir d'avril ou mai
son chant se fait entendre dans les forêts. On le voit difficilement
car il est souvent caché par les branchages.
Rougegorge familier
Erithacus rubecula
Eŭropa ruĝgorĝulo
La amiko de la ĝardenkultivistoj, kiuj por ĝi movas la teron kaj
malkovras vermojn aŭ raŭpojn. En sovaĝaj arbaroj ĝi kutime proksimiĝas
al aproj... por la sama celo.
L'ami des jardiniers qui,
pour lui, remuent la terre et découvrent des vers ou des chenilles.
Dans les forêts sauvages, il a l'habitude de s'approcher des
sangliers... dans le même but.
Sittelle torchepot
Sitta
europaea
Arbarsito
Ĝi serĉas sian manĝaĵon laŭirante la arbotrunkojn supren aŭ malsupren.
Ankaŭ ĝi kelkfoje nestas en nestoskatoloj.
Elle recherhce sa
nourriture en parcourtant les troncs d'arbre vers le haut ou vers le
bas. Elle aussi niche parfois dans des nichoirs.
Troglodyte mignon
Troglodytes troglodytes
Norda troglodito
Malgraŭ la malgrandeco de tiu birdo, ĝia voĉo aŭdiĝas tre laŭte en la
subarbaroj.
Malgré la petite taille
de cet oiseau, sa voix se fait entendre très fort dans les sous-bois.