Por malkovri la ceteron de la esperantlingva paĝaro, musklaku sur la ĉi-suba flago... Perigorda Esperantista Grupo / Groupe Espérantiste Périgourdin

Interasocia Kongreso 2022

26a-29a de majo, Trélissac (Dordonjo)

Pour découvrir le reste du site en français, cliquez sur le drapeau ci-dessous...
esperantista flago Drapeau français

     =     

Prelego de Christian Grenier : "La prahistorio en scienco-fikcia literaturo"

Conférence de Christian Grenier : "La préhistoire dans la littérature de science-fiction"


Jen kelkaj vortoj por prezenti Christian Grenier


Li estas franca verkisto de “porinfana literaturo” kiel diras eldonistoj. Li verkas en la fakoj de teatraĵoj, romanoj de sciencfikcio kaj krimliteraturo.
Li estas la filo de geaktoroj kaj revis fariĝi teatra aktoro kiel siaj gepatroj, sed tiuj ĉi oponis. Li iĝis instruisto kaj vigligis klubojn pri astronomio, teatro, sciencfikcio.

En 1972, Christian Grenier ricevis la O.R.T.F.-premion por sia verko : “La Maĥinacio” (aŭ oni povas traduki “La komploto”).
En 1990, li forlasis la instruadon por dediĉi sin al la verkado kaj forlasis Parizon por vivi en nia bela Perigordo.

Li ricevis multnombrajn premiojn por siaj verkoj. Ni nur parolas pri la premio de fabelo por “La tirano, la liutfaristo, kaj la tempo” eldonita en 2003.
Ĉar la Perigorda Esperantista Grupo poste esperante eldonis tiun belegan rakonton.
Christian Grenier skribis la serion de krimromano “les enquêtes de Logicielle”, malbona traduko estas “la enketoj de Programarino”.
Ekzemple, “L'Ordinatueur” malbona traduko estas “La komputilo-murdisto” eldonita en 1997.
Tiu verko ricevis dek unu premiojn kaj estis vendita je pli ol kvincent mil ekzempleroj.
Oni povas diri ke Christian Grenier estas aŭtoro “engaĝita” : li ne skribas por pasigi la tempon, li skribas por ŝanĝi la mondon, por igi ĝin pli tolerema kaj pli oferema.
Li esperas ke la homaro povos ankoraŭ kreski en nia povra planedo sur kiu la homoj devas vivi sen esti ekspluatataj kaj li subtenas ke estas necese eliĝi el la leĝo de la plej forta.
Li do estas honestulo kun homaraj ideoj.


Por elŝuti la esperantlingvan version de la prelego de Christian Grenier : la prahistorio en la literaturo de sciencfikcio.



         

Aliaj ligiloj

Autres liens


Ligilo al la blogo de Christian Grenier: https://grenier-blog.noosfere.org/



reveno al la akceptejo de la kongreso
retour à l'accueil du congrès



Por malkovri la ceteron de la esperantlingva paĝaro, musklaku sur la ĉi-suba flago... Perigorda Esperantista Grupo / Groupe Espérantiste Périgourdin

Interasocia Kongreso 2022

26a-29a de majo, Trélissac (Dordonjo)

Pour découvrir le reste du site en français, cliquez sur le drapeau ci-dessous...
esperantista flago Drapeau français